Pri ĉi tiu blogo

Blogo ĉefe por esperantologoj (sed ne nur), prezentanta detale Esperanton reformitan de Ludoviko Zamenhof mem kaj publikigitan de li en la jaro 1894.

Advertisements

1 komento (+add yours?)

  1. John Murray
    mar 27, 2011 @ 16:14:03

    Mi lastatempe trovis viajn tre utilajn paĝojn. Dumlonge mi studas la dialekton de 1894, kaj preparas retpaĝojn sed ili ne estas pretaj 😦 , ĉar aliaj taskoj forlogis min. Miaj interesoj inkludas vortaron, historion, personecojn ktp. Stojan (1953) opiniis ke ” la projekto ne estis serioza. [Zamenhof] intence faris ĝin tia, por ke ĝi ne estu adoptita”. De Beaŭfront opiniis ke “ĝi estis reale malpli bona ol Esperanto, kvankam ĝi korektis multajn el ĝiaj malbonaĵoj” (art en L’Esperantiste). Waringhien demandis ĉu Z estis plene sincera, dum Ludovikito akceptis lian sincerecon (Historieto 119). Tamen en Lingvo k Vivo 54 Waringhien diris ke “kvankam hibrida [la dialekto] estis supera al ĉiuj sistemoj ĝis tiam publikigitaj (tiel!) kaj al preskaŭ ĉiuj poste publikigitaj”. Do certe estas multo por diskuti. Ni ankaŭ devas konsideri la ideojn de Z en la praaj dialektoj kaj la sugestojn kiujn li faris ekz en 1892, 1905/6, 1909. Laŭ mi tiuj helpas nin kompreni pli bone lian aliron al lingvo-konstruado. Vi tre kuraĝe provas verki en la dialekto kaj mi esperas baldaŭ studi tion. Mi vidis jam ke nia nuna uzo de Eo malsametas! Vi diras “Interesa afero estas tia, ke ..” dum mi diras “Interesa afero estas tio, ke” aŭ mi ellasas la ‘tio’ aŭ diras “interesas, ke..”. Tiu bagatelaĵo envenas kiam ni ekdiskutas ‘omne’, ‘ omnu’, ktp en la Grodna dialekto. Ĝis poste.

    Respondi

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: