En reformita dialekto de Esperanto el la jaro 1894 ne ekzistas distingo inter adjektivoj kaj adverboj. Ambaŭ specoj finiĝas je komuna litero “e”. Kiel Zamenhof skribis, la kialo estas tia, ke parolantoj de iuj lingvoj ne vidas neceson de tia diferencigo kaj tio fakte nur konfuzas ilin.

Jen la ekzemploj de adjektivo kaj adverbo:

Mi loĝas en granda urbo.
Mi habiten in grande urbo.

Mi longe loĝas en granda urbo.
Mi longe habiten in grande urbo.

En la supraj ekzemploj fakte la senco estas bone komprenita kaj problemo ne okazas. Tamen la reformita dialekto estas malpli elasta ol oficiala Esperanto, ĉar ĝi ne nur ne havas la diferencon inter adjektivoj kaj adverboj, sed ankaŭ ne posedas indikilon de akuzativo. Tio kaŭzas, ke la vortordo en frazo estas tre grava. En oficiala Esperanto vortordo estas tute libera, ĉar ĉiam akuzativo kaj markiloj de adverbo aŭ adjektivo klarigas la situacion. Ni rigardu la jenan ekzemplon:

Bone instruisto parolas Esperanton.

Se en la reformita dialekto ni uzos la saman vorton, ni havos:

Bone instruisto parolen Esperanto.

Kaj tio povas signifi ankaŭ, ke la instruisto simple estas bona homo kaj ne nepre bone parolas Esperanton. Tial en la reformita dialekto ni ĉiam devas atenti pri komprenebla lokigo de vortoj en la frazo.

Se ni diros:

Bone instruisto parolen Esperanto.

tio signifos: “Bona instruisto parolas Esperanton.”

Pli bone do estas diri “Instruisto bone parolen Esperanto.”

Ligo:
https://sites.google.com/site/esperanto1894/gramatiko/adjektivoj-kaj-adverboj

In reformate dialekto de Esperanto el anuo 1894 ne eksisten distingo inter adjektivi e adverbi. Ambe spezi finisken je komune litero “e”. Kom Samenhof skribin, kauso esten tale, ke parolenti de alikve lingvi ne viden nezeso de tale diferenzigo e id fakte solu konfusen ilu.

Ekcu eksempli de adjektivo e adverbo:

Mi loĝas en granda urbo.
Mi habiten in grande urbo.

Mi longe loĝas en granda urbo.
Mi longe habiten in grande urbo.

In supre eksempli fakte senso esten bone komprendate e problemo ne okasien. Tamen reformate dialekto esten malplu elaste kvam oficiale Esperanto, nam lu ne solu ne haven diferenzo inter adjektivi e adverbi, sed anku ne poseden indikilo de akusativo. Id kausen, ke vokabloordo in fraso esten tre grave. In oficiale Esperanto vokabloordo esten tute libere, nam semper akusativo e markili de adverbo u adjektivo klarigen situazio. Nos rigardan ekcue eksemplo:

Bone instruisto parolas Esperanton.

Se in reformate dialekto nos uson same vokablo, nos havon:

Bone instruisto parolen Esperanto.

E id poven signifa anku, ke instruisto simple esten bone homo e ne absolute bone parolen Esperanto. Por ho in reformate dialekto nos semper deven atenta de komprendeble lokigo de vokabli in fraso.

Se nos diron:

Bone instruisto parolen Esperanto.

id signifon: “Bona instruisto parolas Esperanton.”

Plu bone donku esten dira “Instruisto bone parolen Esperanto.”

Ligo:
https://sites.google.com/site/esperanto1894/gramatiko/adjektivoj-kaj-adverboj

 

Advertisements